[ Pobierz całość w formacie PDF ]
.”“Atentu,” mi diris.“Ni ĵus eraris akceptante ke astronomio tujsekvas geometrion.”“Kial ni eraris?”213529Parto Sep“Post konsiderado de la unua dimensio,” mi diris, “ni tuj komencisparoli pri ĉirkaŭirantaj solidoj sen studi tridimensiaĵojn.Ĝuste estuspost traktado de du dimensioj ke ni ekzamenu la trian dimension—nome, paroli pri kuboj kaj ĉio havanta dikon.”“Prave,” li diris.“Sed, Sokrato, ŝajnas ke ĝis nun neniu studistion.”83“Pro du kialoj,” mi respondis.“Neniu socio opinias tion studinda,do oni apenaŭ pritraktas ĝin pro ĝia malfacileco.Studantoj bezonasmajstron—pro manko de majstro ili malsukcesas.Sed trovi tianmajstron estas malfacile kaj, en la aktuala medio, eĉ se tia majstroekzistus, fakuloj pro sia aroganteco ne akceptus lerni.Sed se la tutasocio kune honorus tiajn studojn, ili ja akceptus kaj ili daŭre kajfervore reserĉus ĝis atingi sian celon.Malgraŭ tio, eĉ nun tiaj studojkreskas pro sia allogo, do ne estos mirinde se oni sukcesos plenumiilin, eĉ kvankam ili estas malestimataj kaj primokataj de la publikokiu ne scias kial oni volus fari tian studon kaj ne komprenas kianvaloron ĝi havas.”“Nu, certe ili estas eksterordinare allogaj,” li diris.“Sed bonvoluklarigi al mi kion vi celas diri.Vi deklaris ke geometrio studasdesegnojn sur surfacoj.”“Jes,” mi respondis.“Poste,” li daŭrigis, “vi asertis ke astronomio sekvas.Sed nun viretiras tiun aserton.”“Mi tiel fervoris rapide pritrakti ĉion,” mi eksplikis, “ke la rezultoestis ke mi lantas.Logike la diko devus sekvi.Sed ĉar oni opiniasstudojn pri tio ridindaj, mi preterpasis ĝin kaj diris ke astronomiosekvas geometrion, ĉar astronomio temas pri la moviĝado desolidaĵoj.”“Vi pravas,” li diris.“Do ni nun diru ke la kvara studtemo estas astronomio,” mi diris.“Ni imagu ke la studo pri solidoj, kiun ni ĵus preterpasis, estas farita—se la socio akceptos ĝin.”529“Bone,” li diris.“Kaj ĉar vi riproĉis min, Sokrato, kiam mi laŭdisastronomion laŭ la vulgara vidpunkto nun mi laŭdos laŭ via principo.83 Efektive, la unua matematika traktado de sferoj estis de Eŭklido iom postla morto de Platono.Ĝenerala traktado de solidoj devis atendi la duanjarcenton a.K., kiam pri ĝi temis pseŭdoeŭklida verko nun atribuata alHipsiklo.214Parto Sep530Ŝajnas tute klare al mi ke astronomio devigas la psikon rigardi suprenkaj tiras ĝin for de ĉi tie.”“Eble tio estas klara al ĉiu escepte de mi,” mi obĵetis, “ĉar mi neopinias ke ĝi estas prava.”“Sed kial?” li demandis.“Kiel ĝin nun uzas la personoj volantaj konduki nin en filozofion,ĝi efektive devigas nin rigardi malsupren.”“Kion vi diras?”“Ŝajnas al mi,” mi respondis, “ke vi interpretas ‘suprajn studojn’tre inĝenie.Evidente vi supozas ke se iu levas sian kapon por observila ornamaĵojn sur la plafono, tiu vidas per sia menso anstataŭ per siajokuloj.Eble vi estas prava kaj mi estas nur simplulo.Mi povaskompreni ‘kontempli superaĵojn’ nure kiel signifantan ‘kontempli laRealon kaj la Nevidatan Mondon’.Se iu rigardadas supren kun la buŝomalfermegita aŭ malsupren kun la buŝo fermita, celante trovi ion priperceptaĵoj, mi dirus ke li trovas nenion—ĉar li akiros neniunkomprenon pri ili—lia psiko rigardas ne supren sed malsupren, eĉ seli surdorse kuŝas sur la tero aŭ flosas sur la maro.”84“Mia aserto estas korektita,” li agnoskis.“Vi prave riproĉas min.Sed diru kiel oni devas studi astronomion alimaniere ol kiel ĝis nun,por ke la studo estu utila por nia celo.”“Ĉi tiel,” mi diris.“Tiuj ornamaĵoj en la ĉielo, ĉar ili estas videblajornamaĵoj, povas esti rigardataj kiel la plej belaj kaj ekzaktajvideblaĵoj.Sed al ili mankas la karaktero de Vero mem: La verakalkulado de reala rapido kaj de reala malrapido, de ĉia aspekto detransirado de unuj relative al la aliaj, kaj ĉio ajn ebla.Tiuj estas aferojkiujn la intelekto kaj la menso povas kompreni, sed ne la vido.Ĉu vimalakordas?”“Neniel,” li respondis.“Do,” mi diris, “por studi tiajn aferojn ni devas uzi la ornamaĵojn530de la ĉielo kiel modelojn eksterordinare zorge preparitajn, kvazaŭ ilinskulptis Dajdalo,85 aŭ iu alia skulptisto aŭ artisto.Ĉiu persono sperta84 Ĉi tiu mokado je Glaŭkono estas ŝerca sed samtempe tre serioza.Sokratoestis finfine ekzekutita pro sia blasfema instruado.Kiel oni scias, la vidpunktoke astronomio konigas la agadon de Dio restis dogmo dum pli ol du mil jarojpost la martiriĝo de Sokrato.85 La greka tradicio atribuis ĉiun imponan artaĵon al la legenda Dajdalo (=PIV Dedalo).215530Parto Seppri geometrio, rigardante la ĉielon opinius ke temas pri belega artaĵo.Sed estus absurde ekzameni ilin esperante trovi la veron pri egalecoaŭ duobleco aŭ iu alia matematika interrilato.”“Oni nepre nomus tion absurda,” li diris.“Vera astronomo,” mi diris, “certe same konvinkiĝus rigardante lairadon de la astroj.Li dirus ke tiuj desegnoj estas kiel eble plej belefaritaj de la farinto de la ĉielo kaj ĉio en ĝi.Sed rilate al la simetriointer tago kaj nokto, kaj la rilato inter ili kaj monato, kaj inter monatokaj jaro, kaj inter tio kaj aliaj astroj kaj tiuj inter si mem—nu, li neprekredus freneza tiun personon kiu kredas ke tio restas eterne sama,sen vario, kaj tial provus trovi la veron per ili, kvankam ili estasmateriaj kaj videblaj.”86“Mi akceptas tion, aŭskultinte vin,” li diris.“Do ni uzos astronomion same kiel geometrion,” mi diris, “porproblemoj.Ni preterpasu nun la ĉielaĵojn, se ni vere intencasinterŝanĝi astronomion por valorigo de la natura inteligento en lapsiko anstataŭ lasi ĝin senutila.”“Vi postulas taskon multoble pli malfacilan ol la nunanastronomion,” li diris.“Mi kredas,” mi diris, “ke ni devos postuli ion similan pri la aliajtemoj, se ni, la leĝfarantoj, volas ke ili estu utilaj.Kion vi povassugesti pri la parencaj studoj?”“Mi tute ne povas fari sugeston, ĝuste nun,” li respondis.“Laŭ mia kredo,” mi diris, “moviĝo havas ne unu sed plurajnspecojn.Eble iu genio povos nomi ilin ĉiujn, sed ni mem povas jamtrovi du.”“Kiuj ili estas?”“Unu estas korelativa al la astronomia [ Pobierz całość w formacie PDF ]

  • zanotowane.pl
  • doc.pisz.pl
  • pdf.pisz.pl
  • elanor-witch.opx.pl